4.5.12

Vilho Setälä, finna pioniro de Esperanto-movado


En la finnlanda Esperanto-movado Vilho Setälä (1892 – 1985) havas centran pozicion. Li agis por la internacia lingvo preskaǔ dum la tuta sia vivo. Li esperantiĝis en 1907, gvidis multajn esperanto-kursojn, funkciis kiel sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando, estis membro de la Akademio de Esperanto, verkis lernolibrojn de la internacia lingvo ktp. 

Li ne nur agis por Esperanto sed havis multe da aliaj interesoj, i.a. li iĝis pioniro de fotoarto en Finnlando, laboris kiel instruisto de fotografia teorio en la artmetia altlernejo dum 1935-1939, estis paciisto kaj liberpensulo. Pliaj biografiaj scieroj troviĝas esperante ĉi-tie kaj finnlingve ĉi-tie
Mi unuan fojon konatiĝis kun Vilho Setälä pere lia enciklopedio de hejma tekniko, kiun li redaktis. Miaj gepatroj aĉetis la libron, kiam ili zorgis pri nia somerdomo. La libro estis vera "briko". Mi estis tiam juna knabo kaj kvankam mi sciis legi, sincere dirite mi ne multe komprenis klopodante legi la enciklopedion. Mi respektplene pensis ke la aǔtoro certe estis lertega homo en teknikaj aferoj. Spurojn de lia praktikaj agoj oni trovas kaj en la infanaĝa somerdomo Kallioniemi situanta ĉe lagego Saimaa en Ristiina (orienta Finnlando). Nuntempe la vilao funkcias kiel restoracio. (Tie ankaǔ situas populara haveno por boatistoj, kiuj ekskursas sur la pejzaĝobelega Saimaa. Vidu Kallioniemi, Ristiina.) Aldone Vilho Setälä konstruis sian hejmon en Espoo, Iirislahti, kie troviĝas la sola strato laŭ nomo Esperanto en Finnlando, Esperantotie (Esperanto-vojo).

Kiam mi esperantiĝis, mi nature renkontiĝis kun Vilho Setälä. Montriĝis ke ni interesiĝis pri la sama afero, la finna lingvo. La patro de Vilho Setälä ja estis Emil Setälä, tre fama lingvisto, kies finnan gramatikon ĉiuj finnoj iam legis en lernejo. Vilho Setälä esploris i.a. vortfrekvencojn de la lingvo. Miascie finnaj lingvististoj taksis alte liajn kontribuojn en la  statistika esploro de la finna. 
  
Vilho Setälä estis flamiĝulo de la internacia lingvo. Li naskiĝis la 4-an de aprilo en 1892. Tiel ĝuste ĉi-jare okazas la 120-a naskiĝtago de Vilho Setälä. Ni esperantistoj sentas grandan dankemecon pri lia gravaj kaj longedaǔraj kontribuoj por Esperanto. Dankon! Kiitos!

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti

Voit mielihyvin kommentoida blogejani. Du kan gärna lämna kommentarer på mina bloggar. You are welcome to comment on my blogs. Bonvolu, skribu notojn pri miaj blogoj.